Kubo konservas sian sindevontigon al kvalita edukado por ĉiuj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2022-01-24 16:40:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 24 (RHK) La Ministro de Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, ratifis hodiaŭ per sia oficiala Tvitera konto, la sindevontigon de sia lando al kvalita edukado por ĉiuj, kun universala kaj senpaga kovrado por ĉiu instrua nivelo.

Koncerne la Internacian Tagon de Edukado, la ministro pri eksteraj aferoj atentigis, ke la kariba nacio subtenas tion "malgraŭ la efiko de la senhoma blokado de Usono", kiu malfaciligas al la insulo aliri la rimedojn kaj teknologiojn necesajn por la sektoro.

"En Kubo, edukado estas rajto ekde naskiĝo", emfazis la estro de diplomatio en la platformo.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 24-an de januaro Internacian Tagon por celebrado de la rolo kiun edukado ludas en paco kaj evoluo.

"Sen inkluziva kaj justa kvalita edukado por ĉiuj kaj dumvivaj lerneblecoj, landoj malsukcesos atingi seksan egalecon kaj rompi la ciklon de malriĉeco, kiu postlasas milionojn da infanoj, junularoj kaj  plenkreskuloj", substrekas la portalo de tiu korpo.

Nuntempe, 262 milionoj da infanoj kaj junuloj en la mondo ankoraŭ estas eksterlernejaj kaj 617 milionoj ne povas legi nek mastrumi la rudimentojn de kalkulo.

Post la triumfo de la Revolucio en 1959, la Kuba Registaro naciigis ĉiujn edukajn instituciojn kaj kreis sistemon kiu inkluzivas plurajn nivelojn kaj specojn de edukado kunligitaj.

Edukado estas respondeco de la Ŝtato, kiu garantias senpagajn, alireblajn kaj kvalitajn servojn por ampleksa trejnado, de frua infanaĝo ĝis postdiploma universitata edukado.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up