Ĉi-lunde komenciĝis tutlande la kurso de la lernojaro 2014-15 en kiu partoprenas proksimume 2 milionoj da infanoj kaj adoleskantoj en 10 366 lernejoj.
En la kurso laboros proksimume 172 000 geinstruistoj, tio estas 93% de la bezonata kvanto, por jaro en kiu oni aplikos pli da aŭtonomeco en la edukaj centroj.
Precize, la “fleksigo” en la lerneja organizo estas io nova en la nuna periodo, tiel ke por la unua fojo la lernejaj estraroj organizos la horaron kaj ceterajn aranĝojn de la eduka procezo.
La ministro pri edukado, Ena Elsa Velázquez, insistis pri tio ke la integrala formado de la gelernantoj estos “supera” ĉi-jare, ĉar oni disponos je pli da tempo por “riĉigi” la konitaĵojn, kapablojn kaj influi en la vol-formado.
Same kiel en la pasinta jaro, la manko de geinstruistoj estas unu el la defioj kiuj alfrontas la novan lernojaron, ĉar oni ne sukcesis kovri centprocente la bezonojn kaj pro tio, alternativo estis kontraktado de emeritaj geinstruistoj kaj kvalifikita personaro por aliaj sferoj ene de la sektoro.
Komenciĝis la nova lernojaro 2014-15.
![](https://www.radiohc.cu/articles/4014-cuba-educacion.jpg)
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos