La ĝenerala sekretario de UN, Ban-Ki-moon, laŭdis la decidon de Kubo sendi 165 kunlaborantojn al Afriko por batali kontraŭ ebolo kaj instigis aliajn landojn same fari.
“La ĝenerala sekretario kontente bonvenigas la anoncon faritan de la kuba registaro”, esprimis la raportisto de UN, Stéphane Dujarric dum la taga gazetara konferenco de tiu internacia organo.
UN ankaŭ dankis la mobilizon de la Afrika Unio kaj la helpoj oferitaj de aliaj landoj tra la mondo, inter ili Usono kaj Britio.
Li ankaŭ petis al ĉiuj ke neniu lando fermu la eniron al personoj devenantaj el Gvineo, Liberio kaj Sieraleono, kaj petis al flugkompanioj kaj transportaj entreprenoj daŭrigi siajn konektojn kun tiuj landoj.
“Izoligi tiujn landojn povas krei pli da problemoj kaj malfruigi la klopodojn por haltigi la viruson de ebolo, anstataŭ preventi ties ekspansiiĝon”, emfazis Dujarric.
UN aktivigis ĉi-semajne mekanismon de krizoj por mastrumi la tutmondan respondon fronte al la epidemio kaj la ĝenerala sekretario mem telefonis dum la lastaj tagoj al kelkaj internaciaj gvidantoj por peti subtenon.
Li ankaŭ intencas kunvoki kunsidon altnivelan pri ebolo fine de la monato, kadre de la ĝenerala asembleo de UN.
Laŭdis Ban-Ki-moon decidon de Kubo sendi kunlaborantojn al Afriko.
![](https://www.radiohc.cu/articles/263-colaboradores.jpg)
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos