Kubo marŝas hodiaŭ favore al Palestino kaj kontraŭ la israela genocido

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-03-02 08:17:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 2 (RHK) Alvokitaj de la Unio de Junaj Komunistoj (UJC) kaj aliaj sociaj organizoj, kubanoj realigas ĉi-sabate amasajn solidarecajn agojn kun Palestino en la tuta lando kaj por postuli la finon de la israela genocido.

La mobilizoj en la kariba nacio, kiel en la tuta mondo, okazas antaŭ la anonco de la nova ofensivo de Israelo kontraŭ la urbo Rafah, kie loĝas pli ol miliono da palestinanoj.

Ekde fruaj horoj, precipe en la provincaj ĉefurboj, kaj en la kazo de Havano, en la Kontraŭimperiisma Tribuno José Martí, kubanoj estas vokitaj levi sian voĉon por la palestina popolo.

Prezidento Miguel Díaz-Canel certigis antaŭtage, ke Kubo neniam estos indiferenta pri krimo kaj ĉi-sabate kubanoj marŝas por paco, kune kun la homoj, kiuj batalas por pli bona mondo ebla.

Sufiĉe da brutaleco, sufiĉe da misuzo, sufiĉe da senpuneco, emfazis la ŝtatestro en video elsendita sur sia konto en la socia reto X.

Díaz-Canel denuncis, ke antaŭ kvin monatoj, la homaro atestis novan holokaŭston en hororo ĉar la Gaza Zono, la plej granda subĉiela malliberejo en la mondo, fariĝas ekstermkoncentrejo sub la krima kaj senĉesa ordonita bombado de Israelo.

La prezidento ankaŭ postulis ĉesigo de la hipokriteco de Usono, kiu vetoas batalhaltajn rezoluciojn en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN), dum lia Registaro agas kiel komplico de barbareco kun ĝia senskrupula kaj nedemokratia ekzercado de vetoo.

Li denuncis, ke Vaŝingtono subfosas pacon kaj stabilecon en Mezoriento kaj sekve en la tuta mondo.

Meze de internacia malakcepto kaj komplice kun Usono, Israelo mortigis pli ol 30 000 palestinanojn post 147 tagoj da krimoj, bombadoj, sieĝo kaj genocido en la Gaza Sektoro.

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up