La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis renkontiĝon kun la membroj de la prezidanteco de la kuba unuiĝo de artistoj kaj verkistoj (UNEAC).
Dum la renkontiĝo Díaz-Canel esprimis la nepran bezonon multobligi, laŭ la bezonoj de la nunaj postuloj, la sistemon de kulturaj institucioj tiel ke ili aktivigu la partoprenon de la avangardo arta kaj literatura de la insulo.
La kuba gvidanto parolis pri la neanstataŭebla rolo de la institucioj en la promociado de civitaj kaj estetikaj valoroj, kaj en la artikulado de tiu perspektivo kun la kultura laboro en la komunumoj, decida instanco kie kunekzistas projektoj de notinda sekvo kun aliaj, kiuj spite al la bonaj intencoj, restarigas konsum-modelojn forajn al la interesoj de la socio.
La scenejo en kiu nia lando batalas por konservi siajn konkerojn kaj avanci al socialista modelo prospera kaj daŭripova, kaj fronte al la strategioj de la historia malamiko de la kuba revolucio por subfosi valorojn kaj principojn, devigas la landon prikonsideri la kulturan dimension tute integre kaj en ties tuta komplekseco.
Tre aparte li atentigis pri la klopodoj forviŝi la historian memoron, beligi la antaŭrevolucian pasintecon kaj malmobilizi la konsciencojn.
Pritaksante la procezon kiu donas kontinuecon al la interkonsentoj de la VIII-a kongreso de la Uneac, okazinta la pasintan aprilon, Díaz-Canel konsideris kiel serioza kaj respondeca la klopodon daŭrigi tiun eventon kiu pritraktis kernajn temojn kaj konfirmis la sindevigon de la kreintoj en la serĉado de solvoj kaj malfermo de novaj vojoj, sed li ankaŭ rimarkigis ne bonan agadon en la sociigo de tiuj rezultoj.
Nepras potencigi la sistemon de kulturaj institucioj en Kubo.
![](https://www.radiohc.cu/articles/9665-uneac-diazcanel.jpg)
Matérias relacionadas
Comentários
Deixe um comentário
Todos os campos são requeridosMais vistas
- Cuba condena tentativa de atentado contra o presidente colombiano
- Presidente Díaz-Canel recebe delegação cubana que participou dos Jogos Olímpicos de Paris 2024
- Delegação cubana satisfeita com desempenho nos Jogos Olímpicos
- Candidatos para as eleições gerais do Equador
- Ataque israelense contra escola de Gaza deixa mais de 100 mortos e dezenas de feridos