Amikoj de Kubo akompanos la festojn por la laborista tago

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-04-20 09:33:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, apr 20 (RHK) Internacia subteno al la kuba popolo kaj socialisma projekto evidentiĝos kun la brigadoj de la Unua de Majo kaj Che Guevara, konsistigitaj de amikoj el ĉirkaŭ 51 landoj, raportis la prezidanto de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP), Fernando Llort.

La celo de la iniciato estas fari produktivan laboron, prelegojn, viziti historiajn lokojn kaj interŝanĝi kun kelkaj komunumoj de la Insulo, precizigis González, aldonante, ke ĉi tiuj tagoj permesos al pli ol 600 simpatiantoj de la Revolucio partopreni en la memorfesto de la Internacia Tago de Laboristoj.

La aktivuloj estos en la okcidentaj provincoj  Artemisa kaj Havano ankaŭ invititaj al la Internacia Solidareca Renkontiĝo, organizita de la Kuba Laborista Organizo (CTC).

La brigadanoj, kiuj konsistigas la Unuan de Majo, venantaj el la kvin kontinentoj, vizitos la provincon de Cienfuegos kaj, survoje, alvenos al la Muzeo Playa Girón, por proksimiĝi al la historio de tiu epopeo okazinta en 1961. Dume, tiuj  de la brigado Che Guevara, el Usono kaj Kanado, vizitos la provincon Pinar del Río kaj festos la 30-an eldonon de la brigado.


Fonto: Granma



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up