Kubo laboras por multigi bonajn praktikojn eĉ meze de malfacilaĵoj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-05-25 08:53:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 25 (RHK) Ĉiam pensu pri solvoj, supozu rezonadon, kiu preterpasas la neeblan, kiu adaptiĝas al la nunaj defioj; kaj profitu eĉ kio estas malfacila por fari aferojn pli bone. Lecionoj kiuj estas tre klaraj al ni post vizito de la municipoj de Yara kaj Banes.”

Tion esprimis Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio (CC PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, rilate sian viziton al la orientaj provincoj  Granma kaj Holguín.

Akompanita de Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj Sekretario pri Organizo de la CC PCC, la ŝtatestro daŭrigis ĉi-posttagmeze en Banes kun laborsistemo, kiu inkluzivas viziton al ĉiuj municipoj de la nacio, raportis en la socia reto X de  la Prezidenteco.

Kelkfoje, eĉ meze de malfavoraj cirkonstancoj, la volo povas doni la plej bonan noton kaj fari la mirindaĵon savi tion, kio iam funkciis bone kaj la tempopaso kaj forgeso malmuntis pecon post peco.

Tio estas unu el la multaj lecionoj, kiuj venas el la vizitoj, kiujn la landa gvidantaro faras tra Kubo, municipo post municipo, ekde la komenco de 2024.


Fonto: ACN

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up