Kuba prezidento kontrolas laborprioritatojn en la orienta regiono de la insulo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-08 08:47:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, jun 8 (RHK) Kadre de intensa labortagordo en la municipoj de la lando, Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, alvenis al Majibacoa, en la orienta provinco Las Tunas, raportis la Prezidanteco en X.

La turneo de la prezidento komenciĝis en la bieno de la fratoj Velázquez, de la Kooperativo de Kredito kaj Servoj "Cuba Va", kune kun Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de Komunista Partio.  Tie li eksciis, ke en nur 13 hektaroj ĉi tiuj produktantoj, per uzo de scienco, atingas altajn rendimentojn en diversaj kultivaĵoj, rikoltante en antaŭe neproduktemaj grundoj.

Estis klarigite, ke dum 20 jaroj, kun pacienco, la fratoĵ Velázquez akvumas tunojn da loka organika materio, kio nun permesas al ili akiri rikoltojn kiuj, ĉi-jare devus  doni du milionojn da pesoj en profito. La bieno ankaŭ estas dediĉita al granda kaj malgranda brutaro, sur proksimume 80 hektaroj.

En la dialogo, la Prezidento emfazis, ke ĉi tiu projekto validigas la uzon de agroekologiaj praktikoj kaj interesiĝis pri la pagoj por la kultivaĵoj kaj la vivkondiĉoj de la kamparanoj. Bona laboro, deklaris Díaz-Canel konfirmante la faratan laboron.

En la plej malbonaj momentoj, aferoj estas faritaj ĉi tie, pripensis Díaz-Canel. Dum la turneo li demandis pri tri el la ĉefaj problemoj, kiujn la komunumo ankoraŭ havas, la liko en la plurfamiliaj konstruaĵoj, la drenadproblemoj de unu el la ĉefaj avenuoj de la urbo kaj la difekto de la kuirilaro en la hejmoj.

Li emfazis, ke kvankam hodiaŭ estas gravaj materiaj limigoj, la plej grava estas ne halti kaj fari ion ĉiutage, elŝirante peceton el ĉiu problemo, ĉiam kun la partopreno de la popolo.

Ĉi tiu estas la kvina vizito de la Prezidento al la nomata  orienta kuba balkono, post kontrolo de la teritorioj de Manatí, Puerto Padre, Jesús Menéndez kaj Amancio Rodríguez.


Fonto: ACN

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up