Ekis sesio de Kubo-Belorusia Interregistara Komisiono

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-11 08:54:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  jun 11  (RHK) La kuba vicĉefministro, Ricardo Cabrisas, kune kun la belorusa vicministro pri eksteraj aferoj, Evgueni Shestakov, inaŭguris la XI-an Sesion de la Interregistara Komisiono Kubo-Belorusa en Minsko.

En siaj intervenoj ĉe la menciita mekanismo por ekonomia-komerca kunlaboro, kiu okazas en la ĉefurbo de la slava nacio ĝis la 12-a de junio, ambaŭ kunprezidantoj atentigis la ekzistantan potencialon kaj la perspektivojn por daŭre antaŭenigi ĝin.

Same ili pritaksis la nunan staton de la ekonomiaj, komercaj, financaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Kubo kaj Belorusio. Ekzistis interkonsento pri la volo kaj decido de la registaroj kaj popoloj plifortigi tiujn ligojn kaj levi ilin al kvalite pli alta nivelo.

Cabrisas aprezis, ke, sendepende de tio, kio estas atingita ĝis nun, la realo estas, ke estas multe da laboro antaŭen, konforme al la prioritatoj kaj defioj alfrontataj de ambaŭ nacioj.

Li insistis, ke "ni ne povas plu  fari la samon", tial necesas  pli sisteme  kontroli  la plenumon de la interkonsentoj adoptitaj en ĉi tiuj duflankaj renkontiĝoj.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up