Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo salutas la XXVII Renkontiĝon de la Forumo de San-Paŭlo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-29 09:24:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @BrunoRdguezP

Havano,  jun 29 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, salutis ĉi-vendrede la XXVII-A Renkontiĝon de la San-Paŭla Forumo, kiu komenciĝis en Tegucigalpo, la ĉefurbo de Honduro hodiaŭ.

"Kubo subtenas la batalon kontraŭ novliberalismo, imperiismo kaj konstrui pli justajn sociojn, kun pli da egaleco, disvolviĝo kaj socia justeco", indikis la kuba ministro pri eksteraj aferoj en sia konto en la socia reto X.

En sia mesaĝo, Rodríguez dankis ĉi tiun instancon pro ĝia denunco de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono al la kuba popolo antaŭ pli ol ses jardekoj.

La XXVII Jarkunveno de la Forumo de San-Paŭlo daŭros ĝis ĉi-sabate kun ampleksa programo de agadoj organizitaj de la Hondura Registaro, memore al la 15-a datreveno de la puĉo farita en ĉi tiu nacio kontraŭ la tiama konstitucia prezidento Manuel Zelaya.

La aranĝo havas la rimarkindan partoprenon de gravaj figuroj kaj reprezentantoj el diversaj politikaj kaj sociaj kampoj kaj inkludas la forumojn de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj kaj tiu de Puebla, inter aliaj spacoj por dialogo kaj pripensado.

La estro de la fako de Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC), Emilio Lozada, gvidas la kuban delegacion, kiu ĉeestas la eventon, indikis la kuba ambasado en Honduro en la retejo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Partoprenas ankaŭ reprezentantoj de kubaj politikaj kaj sociaj organizaĵoj, kiel la Unuiĝo de Junaj Komunistoj kaj la Nacia Unuiĝo de Juristoj, la Federacio de Kubaj Virinoj, la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj kaj respondeculoj de la CC-PCC, la informajn detalojn.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up