Kuba ŝtatestro atentigas pri eblaj damaĝoj de uragano Beryl

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-03 13:48:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 3 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, urĝigis la civitanojn de sia lando  resti informitaj, atentaj kaj pretaj por la baldaŭa trairo de uragano Beryl tra la sudaj maroj de Kubo. 

La eminentulo avertis en la socia reto X, “Mi petas nian popolon resti informita kaj plenumi la gvidliniojn eldonitaj de la Kuba Civila Defendo. "Atenta kaj preta," la ŝtatestro vokis la civitanojn. 

La antaŭan tagon, Kubo reviziis preventajn agojn por redukti katastrofajn riskojn pro la daŭraj pluvoj, kiuj trafis centrajn kaj sudajn regionojn, kaj en Havano en la lastaj tagoj inundis malaltajn areojn de ĝia marbordo. 

En renkontiĝo kun aŭtoritatoj kaj respondeculoj  de la ĉefurbo, per la sistemo de videokonferenco, la estro de la Ĝenerala Stabo de la Civila Defendo (DC) de Kubo, Generalo de Divizio (R) Ramón Pardo Guerra, precizigis la instrukciojn de tiu korpuso por alfronti la aktualan situacion meteologian. 

 

Fonto: PL



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up