Hodiaŭ finiĝas la VIII Plenkunsido de la Centra Komitato de la PCC de Kubo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-06 09:08:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jul 6 (RHK) Post du sesioj de debatoj pri esencaj aferoj de la lando, ĉi-sabaton finiĝas la VIII Plena Sesio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), gvidata de ĝia unua sekretario kaj prezidanto de la respubliko, Miguel Díaz-Canel.

En la partia kunveno oni diskuas ankaŭ pri la efiko de la plifortigita usona blokado kontraŭ la insulo sur la plej gravaj sociekonomikaj sektoroj kaj plej gravaj por nia popolo, publikigis naciaj amaskomunikiloj.

La plenkunsido analizis, la antaŭan tagon, la staton de la ekonomio kaj la rimedojn por akceli ĝin, la progreson de esencaj programoj por la socio, kaj la laborojn faritajn de la Politika Buroo de la organizo ekde la antaŭa alvoko de tiu ĉi strukturo.

La debatoj ĉi-vendrede emfazas registarajn planojn por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion, surbaze de projekcioj desegnitaj kaj efektivigitaj ekde la pasinta jaro.

En ĉi tiu kunteksto, ĉefministro Manuel Marrero informis la partian membraron pri la progreso en la makroekonomia stabiligo de la lando, la diversigo de ekstera enspezo, la disvolviĝo de la komerca sistemo kaj la loka evoluo.

Marrero ankaŭ indikis la bezonon transformi la medion de institucioj, evoluigi la socian politikon de la nacio, kaj redukti krimon, korupton, kontraŭleĝecojn kaj maldisciplinon en la komunumoj.

Estas multe da laboro por fari, sed la engaĝiĝo de la aŭtoritatoj kaj la unueco de agado inter ŝtataj institucioj estas alta, diris la estro de la Ministerio pri Financo kaj Prezoj Vladimir Regueiro.

Dume, la Ministro de Ekonomio kaj Planado Joaquín Alonso pripensis  la gravecon de apliki mezursistemojn por la progreso de menciitaj projekcioj desegnitaj de la Registaro.
Alifoje, la membroj de la plenkunsido instigis postuli pli da laboro por elradikigi la mankojn de la procezo de bankoperacioj konfiditaj al la Centra Banko de Kubo kaj en kiu partoprenas ĉiuj ŝtataj instancoj.

Nutraĵproduktado kaj la konfrontiĝo kun korupto, kontraŭleĝecoj kaj socia maldisciplino okupis parton de la tagordo de la VIII Plena Sesio de la Centra Komitato de la PCC lastan tagon.

Laŭ raporto prezentita de la Sekretario de Organizo de la Partio, Roberto Morales, ĉi tiu strukturo konservis "konstantan" interagon kun civitanoj, evidenta en la turneoj de la Unua Sekretario de la PCC tra 76 municipoj en la lando.

Ekde decembro 2023, la Politika Buroo analizis 68 aferojn kaj adoptis 108 interkonsentojn rilate al defendo, nacia sekureco kaj ekstera politiko, certigis Morales.

Dum la debatoj, la partiestro insistis pri la atento, taksado kaj sistema kontrolo, kiujn la organizo devas doni al la efektivigo de la ĝisdatigo de la Gvidlinioj pri Ekonomia kaj Socia Politiko de la Partio kaj la Revolucio.

Li ankaŭ raportis, ke okazis 155 334 kunvenoj, en kiuj pli ol tri milionoj da homoj partoprenis por certigi kaj efektivigi la strategion de la Registaro por korekti distordojn kaj akceli la ekonomion.

Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up