Kreskas tutmonda malakcepto de la inkludo de Kubo en la usona listo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-10 08:23:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 10 (RHK) Preskaŭ kvindek registaroj tra la mondo ĝis nun malakceptis la inkludon de Kubo en la liston de la Ŝtata Departemento de landoj, kiuj subtenas terorismon, raportis la Kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

Al la aserto aldoniĝas deklaroj de malakcepto de movadoj, organizoj, institucioj, aktivuloj kaj internaciaj personecoj, kiuj priskribas tiun ĉi nomadon kiel maljusta kaj arbitra, kaj denuncas ĝiajn sekvojn sur la nacio kaj kubaj familioj.

Antaŭtage, en letero adresita al ŝtatsekretario Antony Blinken, la Usona Konferenco de Katolikaj Episkopoj instigis la Registaro de Joe Biden forigi Kubon de la listo kaj komenci la vojon de interkompreniĝo.

Ankaŭ la Ŝtata Dumao de Rusio (malsupera ĉambro de la Federacia Asembleo) rifuzis la dispozicion de Vaŝingtono, kiu limigas la rajtojn de la kubanoj ene kaj ekster la insulo kaj malhelpas ajnan tipon de humanitara helpo, komerco, investo kaj komerco rilataj al ĉi tiu antila nacio kaj ĝiaj civitanoj.

La persekutado de financaj transakcioj al kaj de kuba teritorio kaj komercaj rilatoj influas ĉiujn sferojn de la vivo.

Same, la truda regulo kreas pliajn obstaklojn al livero de humanitara helpo en la momento, kiam la lando luktas kun manko de bazaj produktoj kaj medicinaj provizoj, pligravigita de la plifortiĝo de la usona blokadpolitiko.

Ĝi ŝajne limigas aŭ eĉ rekte malpermesas la interŝanĝojn de artistoj, verkistoj, akademianoj, aktivuloj kaj ĵurnalistoj kiuj loĝas sur la insulo.

Paradokse, dum Usono tenas Kubon en tiu listo, ĝi ŝirmas en sia teritorio grupojn, kiuj organizas, financas kaj faras teroristajn agojn, kun la celo renversi la revolucian procezon.

Ĉi-lunde la Ministerio pri Interno malkaŝis detalojn pri enfiltriĝa operacio lastatempe malsukcesigita de specialigitaj fortoj de tiu organizo, celanta fari atakojn kontraŭ ekonomiaj, sociaj kaj militaj celoj kun malstabiligaj celoj.

Kelkaj el tiuj, kiuj okupiĝas pri la organizado, planado kaj financado de tiu ĉi ago, estas inkluzivitaj en la nacia listo de homoj implikitaj en terorismaj agoj kontraŭ Kubo, inter ili Willy González, estro de la milicia organizo Nueva Nación Cubana en Armas, bazita sur la Florido.

Laŭ kolonelo Víctor Álvarez, dua estro de la Speciala Korpuso de la Ĝenerala Direkcio pri Kriminala Esploro de la Mininisterio pri interna aferoj, tiaj eventoj estis multfoje raportitaj al la usonaj aŭtoritatoj sen reagoj.

Laŭ analizistoj, la duobla standardo de la usona registaro pri traktado de afero tiel sentema kiel terorismo elmontras la veran esencon de la politiko, per kiu sinsekvaj administracioj de tiu lando provis, dum pli ol ses jardekoj, renversi la Kuban Revolucion.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up