Leĝdonaj kaj ekonomiaj aferoj regas la tagordon de la Kuba Parlamento

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-11 09:40:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  jul 11 (RHK) La diskuto pri ses leĝdonaj projektoj kaj la analizo pri la ekonomia stato, plenigas la tagordon de la venonta ordinara sesio de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo (Parlamento).

La prezidanto de la Asembleo, Esteban Lazo, vokis la Trian Ordinaran Periodon de Sesioj de la 10-a Leĝdona periodo, kiu komenciĝos la venontan merkredon, sed antaŭ tio, la 15-an kaj 16-an, kunsidos la konstantaj komisionoj.

Kiel anoncite en gazetara konferenco de la Sekretario de la Parlamento, Homero Acosta, estos debatitaj la proponoj de leĝoj pri Civitaneco, Enmigrado kaj Enmigrado, tri "tre gravaj dokumentoj, kiuj levis multajn opiniojn de la popolo".

Dum la parlamentaj kunsidoj, aldonis la deputito, ili ekzamenos ankaŭ la projektojn de leĝoj pri Administra Proceduro, Travidebleco kaj Aliro al Publika Informo, kaj la Sistemo de Honoraj Titoloj kaj Distingoj.

Li ankaŭ klarigis, ke ĉiuj delegitoj konsideros "la projekton de politiko por la socialisma ŝtatentreprena leĝo, kiu devas esti prezentita estonte kaj estis pritraktata afero".

Ankaŭ la laikaj juĝistoj de la Supera Popola Kortumo estos elektitaj, la registaro de Villa Clara devos raporti pri sia agado kaj grupo de deputitoj ekposedos vakajn seĝojn, laŭ informoj de la ankaŭ sekretario de la Ŝtata Konsilio.

Krome, li certigis, "ni elektos la membrojn de la Nacia Elekta Komisiono, kreita por organizi, direkti kaj kontroli elektojn, popolajn konsultojn, plebiscitojn kaj referendumojn".

Aliflanke, ni koncentriĝos pri ekonomiaj aferoj. Komence, ĉefministro Manuel Marrero klarigos kiel iras la efektivigo de la decidoj por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion, li diris.

Rilate  al tio, li diris, oni informos pri  la ekonomio  en la unuaj monatoj de la jaro kaj ĝisdatigo pri la buĝet-evoluo kaj ĝia 2023-rezulto.

Acosta emfazis, ke la kunsidoj de la supera organo de la ŝtata potenco "okazos en tre kompleksa tempo pro la situacio en la lando".

Tamen, li komentis, la aferoj, kiuj estos diskutitaj, respondas al naciaj problemoj, surbaze de la povoj kaj kompetentecoj de la Parlamento, kaj kun la intenco trovi efikajn solvojn.

Oni devas diri, li emfazis, ke ĉi tiu dato ne signifas  distanco de unu sesio al alia, ĉar la Asembleo kaj la Konstantaj Komisionoj  daŭre kontrolis la plenumon de siaj gvidlinioj kaj decidoj.

Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up