Díaz-Canel deziras sukceson al la kuba delegacio ĉe la Olimpikoj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-24 08:35:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @DiazCanelB

Havano,  jul 23 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel deziris ĉi-marde sukceson al la kubaj sportistoj, kiuj jam alvenis en Parizon por reprezenti la insulon en la Olimpikoj.

"Nia legenda Kubo alvenas al Parizo 2024 kun malgranda, sed efika delegacio, kiu igos nin vivi memorindajn tagojn", emfazis la prezidento en X.   

Restas nur kelkaj tagoj ĝis komenciĝos la sporta festivalo de la kvin kontinentoj, diris Díaz-Canel en la socia reto.

En la olimpika evento partoprenos 61 sportistoj (34 viroj kaj 27 virinoj), reprezentante preskaŭ ĉiujn provincojn de la plej granda el Antiloj.

Laŭ gazetaraj raportoj, el la 329 provoj postulitaj por la evento sub la kvin ringoj, Kubo havos agadon en 47, do ĝi ne vidos agon en 282.

Inter la sportoj, kiuj konkuros en la franca ĉefurbo por la insulo, la plej granda estos Atletismo kun 18 reprezentantoj, sekvata de Luktado kun 10 kaj Boksado kun kvin.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up