Ĉefministro de Kubo evoluigas laborprogramon en Angolo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-08-02 10:02:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, aŭg 2 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero, komencas hodiaŭ sian  laborprogramon en Angolo, kiu inkluzivas konversaciojn, renkontiĝojn kaj vizitojn al interesaj lokoj.

Marrero alvenis al Luando la antaŭan tagon, el Irano, kie li reprezentis la kariban nacion ĉe la inaŭgura ceremonio de prezidento Masoud Pezeshkian.

En la internacia flughaveno "4 de Fevereiro", la registarestro estis akceptita de la Ŝtata Sekretario pri Administrado, Financo kaj Heredaĵo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, María Fragoso Pascoal Ramiro, kaj ankaŭ de la vicguberniestro de la provinco de Luando, Manuel António Gonçalves.

Ĉeestis ankaŭ la angola ambasadoro ĉe la kariba nacio, Cândida Teixeira, kaj la direktoro de Ameriko ĉe la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Felisberto dos Prazeres Martins.

Dum sia restado en Luando, Marrero omaĝos la Nacian Heroon kaj unuan angolan prezidenton, António Agostinho Neto; same kiel la kuba komandanto, Raúl Díaz Argüelles, kiu estis la unua estro de la militmisio de la insulo en Angolo kaj mortis la 11-an de decembro 1975.

Li ankaŭ havos renkontiĝojn enkadrigitajn en la amplekso de la historiaj rilatoj de amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Angolo kaj Kubo havas ligojn devenantaj de la jaroj de la angola lukto por sendependeco, kaj meze de la 1970-aj jaroj la kariba nacio ludis ŝlosilan rolon en liverado de armea, teknika kaj humanitara subteno al ĉi tiu afrika lando.

Jam en la 1990-aj jaroj, rilatoj ampleksiĝis al aliaj sektoroj, sed konservante la altan nivelon de amikecaj ligoj.

En aŭgusto de la pasinta jaro, la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, vizitis la afrikan nacion kaj subskribis  tri kunlaborajn interkonsentojn en la kampoj de turismo, la reguligo de medikamentoj kaj investoj.

En la periodo de unu jaro, la prezidanto kaj vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo, Esteban Lazo kaj Ana María Mary, respektive, ankaŭ vizitis Angolon.

Dume, la angola prezidento, João Lourenço, vizitis la insulon en septembro 2023, por partopreni en la Pintkunveno de la Grupo 77 kaj Ĉinio organizita de Kubo.


Fonto: PL

 

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up