Rusaj sciencistoj vizitos Kubon

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-08-05 08:16:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  aŭg 5 (RHK) La Federacia Servo por Kontrolo de Konsumanto Protekto kaj Bonfarto de Rusio (Rospotrebnadzor) raportis hodiaŭ, ke pluraj el ĝiaj specialistoj vizitos Kubon kun la celo ĝisdatigi sin pri tropikaj infektoj. 

Laŭ tio, kion Rospotrebnadzor komunikis ĉi-lunde al la novaĵagentejo TASS, la fakuloj realigos, kune kun siaj kubaj kolegoj, serion da aktualaj studoj pri malbonoj kiuj okazas en la kariba regiono. 

La noto precizigas, ke la kleruloj de la slava nacio vizitos la ĉefurbon de la kariba nacio de la 5-a ĝis la 8-a de aŭgusto, kadre de la rus-kuba kunlaboro en la kampo de garantio de la sanitara kaj epidemiologia bonfarto de la loĝantaro. 

Rospotrebnadzor precizigis, ke altteknologiaj testsistemoj evoluigitaj de la agentejo estos uzataj por la esploro. 

La vojaĝo supozeble kontribuos al humanitara kunlaboro inter Moskvo kaj Havano, same kiel tutmondaj klopodoj kontraŭbatali infektojn kun epidemia potencialo. 

 

Fonto: PL



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up