Vicĉefministro de Kubo alvenis al Dominika Respubliko

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-08-13 12:11:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Jorge Luis Tapia Fonseca, vicĉefministro de Kubo

Sankta Domingo, aŭg 13 (RHK) La vicĉefministro de Kubo, Jorge Luis Tapia Fonseca, alvenis hodiaŭ al ĉi tiu ĉefurbo por ĉeesti la ĵuron de la reelektita dominika prezidento, Luis Abinader, kiu okazos la venontan vendredon.

La kuba delegacio al la inaŭguro konsistas ankaŭ el Ydael Pérez Brito, ministro pri agrikulturo, Rafael Dausá Céspedes, ĝenerala direktoro de Meksiko, Centra Ameriko kaj Karibio de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj la kuba ambasadoro ĉe ĉi tiu kariba nacio, Angel Arzuaga Reyes.

Post lia alveno al la internacia flughaveno Las Américas ĉirkaŭ 10:00 a.m. laŭ loka tempo, Fonseca estis ricevita fare de Juan José Porto Real, stabestro de la Eksterlanda Ministerio, kaj Arzuaga Reyes.

Kubo kaj Dominika Respubliko establis rilatojn la 16-an de aprilo 1998, post la vizito de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, al tiu ĉi teritorio.
Ambaŭ nacioj estas unuigitaj en la historio per rilato de amikeco kaj solidareco.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up