Oni faros klinikajn provojn en Ĉinio kun kubaj bioteknologiaj produktoj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-08-15 09:27:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  aŭg 15 (RHK) La klinikaj provoj, en Ĉinio, de la unuklona antikorpo Itolizumab, kuba patento, uzata kontraŭ aŭtoimunaj malsanoj, estas preparitaj de la komuna kompanio Biotech Pharmaceuticals Limited (BPL), raportis Yanet Borrego, vicĝenerala direktoro kaj reprezentanto de la kuba vicprezidanteco de BPL.

Li aldonis, ke ĉi tiuj provoj fokusiĝos al dermatomiosito kaj grefto kontraŭ gastiganto, laŭ raporto de Prensa Latina.

La reprezentanto de BPL atentigis, ke ili faras la teknologian transdonon de la produktada procezo de Cimavax, la kuba vakcino kontraŭ pulma kancero, kaj estas atendite, ke la komuna kompanio estos preta komenci produktadon kaj klinikajn provojn en Ĉinio de ĉi tiu drogo inter 2025 kaj 2026.

Li ankaŭ klarigis, ke lastatempe la drogo Nimotuzumab estis registrita en la azia giganto por kuracado de kapo kaj kolo-kancero. Antaŭe ĝi estis uzata por trakti pankreata kaj nazofaringa karcinomo.

Pri tiu ĉi produkto, Elizabeth Arias Valdés, ĝenerala direktoro de la firmao Cimab, S.A., la ento al kiu apartenas BPL, klarigis al gazeto Granma, ke ĝi estas la ĉefa produkto de la firmao, el kiu pli ol cent milionoj estas vendataj jare kaj estas konsiderata unu de la prioritatitaj produktoj de la kuba bioteknologio.

Borrego diris, ke la kompanio ankaŭ laboras pri la disvolvo de naŭ novigaj produktoj, ankaŭ kunlabore kun la kuba flanko, kiuj troviĝas en la fazo de esploro kaj disvolvo, kaj devus atingi la merkaton post ĉirkaŭ dek jaroj.


Fonto: PL/Granma

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up