Fidel ĉiam ĉeestas ĉe la Kongresa Palaco, deklaris Díaz-Canel

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-09-04 08:39:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel (D) kaj Marrero Cruz ĉe la festo por la 45 jaroj de la Palaco de Kongresoj. Foto: Omara García Mederos

Havano, sep 4 (RHK) La heredaĵo de Ĉefkomandanto Fidel Castro daŭras en la Havana Kongresa Palaco, kaj lia ĉeesto estas konstanta, diris ĉi-marde la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, en mesaĝo por la 45 jaroj de tiu emblema institucio.

Li memorigis, ke en tiu loko okazis gravaj eventoj, ekde ĝia inaŭguro en 1979 kun la VI Pintkunveno de Nealiancaj Landoj, Kongresoj de la Partio, Junularo, amasaj organizaĵoj, kaj aliaj, kaj “Fidel akompanis per siaj ideoj kaj fortaj mesaĝoj por pli bona ebla mondo,” li diris.

Krome, la armegeneralo Raúl Castro Ruz, kaj la Komandantoj de la Revolucio, Ramiro Valdés Menéndez kaj Guillermo García Frías, ricevis la diplomojn de la fondintoj, ĉi-lasta estante parto de la organizaj komitatoj de la VI Pintkunveno de Nealiancaj Landoj.

Yaima Valdés Martínez, direktorino de la Palaco, dankis la laboristojn, la fondintojn, kiuj ĉiutage donas sin kaj strebas doni sian plej bonan, kaj konservi vivajn la ideojn de la historia gvidanto de la Revolucio.

Antaŭ la membroj de la Politika Buroo de la PCC, Manuel Marrero Cruz, Ĉefministro de la Respubliko kaj Ulises Guilarte, ĝenerala sekretario de la Kuba Laborista Centralo, kaj aliaj politikaj kaj registaraj gvidantoj, oni agnoskis laboristojn, kiuj estas seninterrompaj de 45 jaroj kaj precipe Abraham Maciques, fonda direktoro de la Palaco.

La Colmenita, artensemblo infana,  ofertis spektaklon indan je sia arta talento, en kiu ĝi rakontis pri la institucio, omaĝante tiujn, kiuj ne plu ĉeestas fizike kiel Celia Sánchez Manduley kaj la Komandanto de la Revolucio Juan Almeida Bosque, inter aliaj.


Fonto: ACN

 

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up