Ĉefministro de Kubo akceptis ambasadorojn de Ĉinio, Vjetnamio kaj Japanio

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-09-07 09:08:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, sep 7 (RHK) La Ĉefministro de Kubo, Manuel Marrero Cruz  akceptis ĉi-vendrede la ambasadorojn de Ĉinio, Vjetnamio kaj Japanio, kiujn li dankis pro la intereso de iliaj nacioj plifortigi kaj pligrandigi ligojn kun la plej grandaj insulo de Antiloj.

La registarestro laŭdis al ambasadoro Hua Xin la bonegan staton de la dulandaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kubo, kiu ĉi-tie la 28-an de septembro atingas la 64-an datrevenon de sia starigo.

Siaflanke, la ĉina diplomato transdonis salutojn de ĉefministro Li Qiang kaj emfazis, ke duflankaj rilatoj estas ekzemplo de solidareco kaj reciproka subteno inter landoj, kiuj havas la intereson konstrui komunumon kun komuna estonteco.

En la Palaco de la Revolucio, sidejo de la ekzekutivo, Marrero Cruz ankaŭ akceptis Le Quang, ĵus nomumitan ambasadoron de Vjetnamio en Havano, al kiu li esprimis la admiron de la kubanoj por la gloroj de la vjetnama popolo kontraŭ koloniismo kaj imperiismo.

"Nia lando provizos la tutan subtenon por ke vi havu fruktodonan diplomatian laboron," certigis Marrero Cruz al Quang; dume, la ambasadoro rekonis la forton de duflankaj ligoj kaj ratifis la subtenon de sia registaro al la kariba lando.

Poste, la ĉefministro akceptis la japanan ambasadoron, Hirata Kenji, kiu kompletigas sian mision en Havano, post tri jaroj en kiuj estis efektivigitaj pluraj komunaj kunlaboraj projektoj, laŭ la japana diplomato.

La ĉefministro dankis sron. Keiji pro siaj kontribuoj al la firmiĝo de duflankaj rilatoj, "kiuj havas historian karakteron kaj baziĝas sur reciproka respekto", li rimarkis.

Same, li laŭdis la tradician kunlaboron de Japanio kun la popolo de Kubo, kaj ekzempligis per la inaŭguro de la projekto por la muntado de ampleksa inteligenta elektra energiprodukta sistemo, en la speciala municipo Isla de la Juventud.


Fonto: PL

 



Comentários


Deixe um comentário
Todos os campos são requeridos
Não será publicado
captcha challenge
up