Tropika ciklono Grace moviĝas al la okcidenta Kariba Maro

Editado por Maritza Gutiérrez González
2021-08-18 11:53:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Sociedad 3.0

Havano, aŭg 18 (RHK) La Kuba Instituto de Meteologio (Insmet) en sia Averto No.13 de Tropika Ciklono raportas, ke dum la nokto de mardo la centra regiono de Tropika Ŝtormo Grace ekmoviĝis for de Jamajko kaj moviĝas al la okcidenta Kariba Maro.

La evento meteologia  iras okcidenten, nun je 22 kilometroj por horo, kvankam la nubaj kaj pluvaj areoj restas sur granda parto de la centra Kariba Maro, Jamajko kaj la orienta regiono de Kubo.

Grace havas maksimumajn konstantajn ventojn de 95 kilometroj hore, kun pli altaj ekblovoj kaj la minimuma premo malpliiĝis al 1000 hectoPascal.

Noktomeze hodiaŭ, ĝia centro estis taksita je 18,4 gradoj norda latitudo kaj 79,4 gradoj okcidenta longitudo, pozicio kiu lokas ĝin 230 kilometrojn orient-sudoriente de Caimán Grande, kaj 295 kilometrojn sud-sudokcidente de Santa Cruz del Sur, Camaguey.

En la sekvaj 12 ĝis 24 horoj oni antaŭvidas, ke ĉi tiu tropika organismo plu moviĝos kun kurso inter okcidento kaj okcidento-nordokcidento, kun simila rapideco de translokiĝo.

Pro  ĝia estonta trajektorio tra la maroj sude de Kubo, la eksteraj zonoj de Grace daŭre iĝos nubaj, kun pluvetoj kaj pluvoj intertempe en la centra kaj okcidenta regionoj, kiuj povas esti fortaj en iuj lokoj, ĉefe en montaj areoj, en Pinar del Río kaj la Insulo de Junularo.

 

Fonto: Insmet
 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up