La ministro pri eksteraj rilatoj de Peruo, Eda Rivas, informis ke la ministroj de sia lando kaj Ĉilio kunsidos en la urbo Santiago de Ĉilio por difini la landlimojn marajn inter ambaŭ landoj.
Li esprimis ke en la kunsido nomata 2 plus 2 oni pritraktos la temon de la kartografio por realigi tiun difinon, sciinte ke la pasintan 27-an de januaro, la internacia kortumo de justico de Hago transdonis al Peruo parton de la pacifika maro kiu estis sub kontrolo de Ĉilio.
La internacia kortumo difinis la maran landlimon, sed lasis al la du ŝtatoj la respondecon starigi la precizajn koordinatojn de tiu limo. Tiamaniere, Peruo aldonos pli ol 50 mil km kvadratajn de mara spaco.
Rivas emfazis ke ne ekzistas konflikto inter ambaŭ popoloj kaj ke la temo de la nomata tera triangulo havas neniun rilaton al la efektivigo de la verdikto de Hago.
Dum la renkontiĝo oni ankaŭ revizios la taskaron de la kunlaboro kaj fido establita inter la du landoj, sekve de la kompromisoj adoptitaj en la kunsido de la mekanismo, okazinta en Lima, la perua ĉefurbo en la jaro 2013.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)