António Guterres instigas haltigi punaltrudojn kontraŭ diversaj landoj
Nov-Jorko, mar 26 (RHK) La ĝenerala sekretario de la UN (UNO), António Guterres alvokis haltigon de punoj altrudataj al diversaj landoj por garantii aliron al nutraĵoj, medicinaj bezonaĵoj kaj helpo antaŭ la pandemio de Covid-19, kiun la mondo alfrontas.
Per letero diskonigita ĉi-merkrede kaj sendita al la Grupo de 20 (G-20), la ĝenerala sekretario faris tian peton kaj elstarigis ke “estas tempo de solidareco, ne de ekskludo”, raportis la informagentejo Telesur.
Siaflanke, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez salutis pere de sia Twitter, la deklarojn de la altranga komisiito de UN por homaj rajtoj, Michele Bachelet, kiu petis la haltigon de punoj antaŭ la pandemio Covid-19.
Bachelet konsideris ke la punoj altrudataj de Usono kaj la Eŭropa Unio havas negativajn sekvojn en la publika sano pro manko de medikamentoj kaj ekipaĵoj por batali la malsanon kreitan de la nova kronviruso Sars-Cov-2.
La Monda Servo de Eklezioj aliĝis al la postulo de pluraj organizoj bazitaj sur la fido kaj humanitaraj, ke en la norda potenco, postulas tujan ĉesigon de “tiuj punoj altruditaj de Usono, kiuj malhelpas la respondon al la pandemio de Covid-19 en Irano, Venezuelo, Kubo kaj aliaj landoj”.
Reprezentantoj de kelkaj registaroj kaj aliaj elstaruloj ankaŭ aliĝis al tiuj petoj.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)