La progresista latinamerika renkontiĝo kiu arigis en Quito, Ekvadoro, reprezentantojn de 35 maldekstraj politikaj partioj el 20 landoj finiĝis kun aprobo de regiona plano por kontraŭagi la renaskiĝon de la dekstruloj en Latinameriko.
Dum la lasta sesio okazis du rondaj tabloj por diskuti la defiojn alfrontatajn de la progresistaj registaroj en la regiono kaj la minacojn de nov-puĉismo flanke de la dekstrularo kontraŭ la popolaj konkeroj.
Antaŭe, la prezidento Rafael Correa alvokis la unueciĝon de la latinamerika maldekstrularo por kunkrei komunajn agendojn kaj konstrui la regionan patrolandon suverenan.
La prezidento atentigis, krome, pri renaskiĝo de la dekstrularo en Latinameriko kaj emfazis ke nur kun integriĝo oni povus atingi la duan kaj definitivan sendependiĝon en la subkontinento.
La latinamerikan renkontiĝon partoprenis gravaj personecoj de la regiono, kiel la eksprezidento de Honduro, Manuel Zelaya, la eks-senatanino kolombia Piedad Córdoba, inter aliaj.
La kuba reprezentanto Omar García, alvokis la maldekstrajn fortojn kontraŭagi la hegemonan komunikadon altrudatan de Usono kaj la regiona dekstrularo.
Latinamerika renkontiĝo por la maldekstra unueciĝo.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)