Registaro de Venezuelo rompas diplomatiajn rilatojn kun Peruo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-07-31 12:29:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Arkivo: RHC

Havano, jul 31 (RHK) La Registaro de Venezuelo decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun Peruo, post deklaroj de la aŭtoritatoj de la anda lando, kiuj pridubis la oficialajn rezultojn de la prezidentaj elektoj, en kiuj la prezidento Nicolás Maduro eliris venkinta.

La decido estis farita "surbaze de Artikolo 45 de la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj de 1961", diris la venezuela ministro pri eksteraj aferoj, Yván Gil en sia konto en la socia reto X.

"Ni estas devigitaj fari ĉi tiun decidon post la malprudentaj deklaroj de la perua ministro pri eksteraj aferoj, kiuj ignoras la volon de la venezuela popolo kaj nian Konstitucion", li klarigis.

La antaŭan tagon, la venezuelaj aŭtoritatoj ordonis la retiron de sia diplomatia personaro el Peruo kaj ses aliaj latin-amerikaj landoj, sekvante kion ili priskribis kiel "enmiksiĝajn agojn kaj deklarojn" de "dekstraj registaroj subordigitaj al Vaŝingtono".

Siavice, Lima instrukciis, ke venezuelaj diplomatiaj oficistoj tie akredititaj estu informitaj, ke ili devas forlasi sian teritorion en "daŭro de ne pli ol 72 horoj" pro "la seriozaj kaj arbitraj decidoj" prenitaj de Karakaso.

 

Fonto: RT

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up