Denuncis Venezuelo mortigon de 25 personoj kaj vundojn al 192 en la juliaj perfortaj agoj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-08-13 11:01:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: La Nación

Havano,  aŭg 13 (RHK) La ĝenerala prokuroro de Venezuelo, Tarek William Saab, anoncis ĉi-lunde en Karakaso, ke 25 homoj mortis en tiu lando dum la perfortaj agoj faritaj de la ekstrema dekstro kaj iliaj komandantoj la 29-an kaj 30-an de julio.

Proponante bilancon antaŭ la Defenda Konsilio de la Nacio kaj Ŝtata Konsilantaro, gvidita de la prezidento Nicolás Maduro, la altranga oficisto raportis, ke kiel sekvo de tiuj eventoj, 192 civitanoj estis vunditaj per pafiloj kaj tranĉiloj, objektoj malakraj kaj brulbomboj.

Saab substrekis ke 84%  de la mortintoj perdis siajn vivojn en tiuj du tagoj da detruo kaj perforto, kaj deklaris ke post la enketoj "la mortoj povas esti atribuitaj al krimaj grupoj instrumentigitaj fare de la tielnomitaj komandaĉoj."

Li indikis, ke ĉi tiuj gvidantoj volas imiti la Ku-Kluks-Klanon (usonaj grupoj kiuj instigas agojn de rasismo, ksenofobio kaj antisemitismo, same kiel homofobion, kontraŭ katolikismon kaj kontraŭ komunismon), kaj precizigis, ke en la ŝtato Aragua (centra nordo) kaj en la Karakasa metropolitena areo havis la plej altajn mortojn, kun po sep.

La estro de la Publika Ministerio diris, ke en aliaj regionoj kiel Bolívar (centro-sude), Yaracuy (nordokcidente), Nueva Esparta (nord-Insulo Margarita), Lara (nordokcidente), Miranda (norde), Táchira (sudokcidente) kaj Zulia (nordokcidente) krimoj ankaŭ okazis.

Li detaligis ke ekzistis 17 hommortigoj (68%) kaj tiuj okazis inter 6:00 p.m. kaj 10:00 p.m., loka tempo.

Pri la vunditoj, li komentis, ke 97 estas membroj de la Ŝtataj sekurecaj taĉmentoj, el ili 58 membroj de la Nacia Polico, 32 de la Bolivariana Nacigvardio, ses estas ŝtataj policanoj kaj unu apartenas al la Scienca, Kriminala kaj Esplora Korpuso.

Same, li atentigis, ke pro tiuj atakoj de perfortaj grupoj, 21 bazlernejoj estis damaĝitaj, sep komencaj lernejoj, 34 mezlernejoj kaj 12 universitatoj, krom 10 sidejo de la Nacia Elekta Konsilio, kaj la sama nombro de Socialismaj Partiaj centroj, kelkaj el ili kun homoj ene.

Kadre de la agreso, la ĉefa sidejo de la Ministerio de Vivejo kaj Loĝado ankaŭ estis atakita; pluraj urbestraroj; 11 karakasaj metroinstalaĵoj; trajno en la subŝtato Valencio (norde) kaj 38 busunuoj.

12 policaj patrolaŭtoj kaj 15 sekurecaj motorcikloj ankaŭ estis detruitaj; ses Ampleksaj Diagnozaj Centroj, unu sancentro, 30 ambulatoriejoj,  movebla apoteko; ses manĝaĵ-stokejoj, 10 policaj komando-ĉefstabejoj kaj radiostacio, inter aliaj damaĝoj.

La Ĝenerala Prokuroro de Venezuelo anoncis, ke de la 28-a de julio ĝis nun ili faris 686 esplorojn, el kiuj 532 estas krimemaj en naturo kaj aliaj 92 jurmedicinaj, dum kvin prokuroroj kun nacia jurisdikcio estis nomumitaj por fari la esplorojn.

Plenuma vicprezidanto Delcy Rodríguez diris, ke 59%  de la perfortaj agoj estis faritaj de junuloj inter 15 kaj 29 jaroj, dum 76,2 %  de la krimoj okazis en perfortaj manifestacioj kaj 9,5 % respondas al homoj proksimaj al ili.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up