Meksiko havas proponon por Trump kontraŭ lia dogana milito

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-11-30 08:25:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Carlos Santiago / Gettyimages.ru

Havano, nov 30 (RHK) Meksika Ekonomia Sekretario Marcelo Ebrard certas, ke streĉiĝoj pri la minacoj de komercaj sankcioj de usona prezidento Donald Trump malplifortiĝos kun la tempo.

Ebrard menciis, ke Meksiko havas pretan proponon, sed ankoraŭ ne povas prezenti ĝin, ĉar oni petis lin esti singarda.

La minacoj de Trump inkluzivas 25% plialtigon de tarifoj al Meksiko kvazaŭ pune al ĝia enmigra politiko, al kiu la ŝtatestro, Claudia Sheinbaum, respondis, ke ili ankaŭ povus pliigi impostojn al Usono.  Post voko inter ambaŭ gvidantoj, la prezidento neis la eblecon "dogana milito".

Ebrard ankaŭ komentis ke strategio "imposto kontraŭ imposto" ne povas esti aplikita, memorante malsukcesan provon en 1971.


Fonto: RT

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up