La kuba vicprezidento José Ramón Machado Ventura, partoprenis ceremonion okaze de la 55-a fondodatreveno de la nacia revolucia polico (PNR), kreita por depost la venko revolucia en 1959.
Oni memorigis ke tiu ĉi korpuso anstataŭis la opresan polican korpuson de la reĝimo de Batista kaj ĝia celo estas labori por la ordo kaj trankvileco de la insula civitanaro.
Nome de la ministro pri internaj aferoj, la generalo Abelardo Colomé Ibarra oni legis mesaĝon gratulan kiu alvokas la nacian policon plibonigi sian laboron por alfronti la deliktojn, kontraŭleĝecon kaj socian maldisciplinon; la alvoko ankaŭ instigas pliutiligi kaj regi la teknologiajn avancojn.
La mesaĝo esprimas ke en la nunaj tempoj oni bezonas pli bonan preparadon de viroj kaj virinoj, kiuj devas ĉiam agi kun disciplino, travideblo, honesteco kaj civitana konduto kiu altigas ilian prestiĝon en la civitanaro.
La omaĝan ceremonion ankaŭ partoprenis Mercedes López Acea, vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro; René González, heroo de la kuba respubliko; familianoj de la kvin herooj enkarcerigitaj en Usono; estroj de la ministerio pri internaj aferoj kaj la revoluciaj armitaj fortoj de Kubo, ili ĉiuj povis ĝui altvalitan kulturan vesperon en la teatro Karl Marx.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- ¿Comenzó la guerra nuclear?
- Ejército de Siria inicia contraofensiva contra terroristas
- Argentina honra su cine al inaugurar festival en Cuba
- Inició Cienfuegos Jornada de Equiparación de Oportunidades (+Foto)
- Jefe de Estado cubano recibe a director general de importante compañía petrolera rusa (+Post)