La kuba prezidento Raúl Castro vojaĝis al Venezuelo kaj partoprenis en la aranĝoj okaze de la unua datreveno de la fizika malapero de Hugo Chávez, kies amikeco kaj solidareco al Kubo estis tre firmaj kaj konkretiĝis per komunaj programoj en la sferoj de edukado, sano kaj integrigaj projektoj.
Aliflanke, la kuba registaro kaj popolo omaĝis per diversaj aranĝoj en Kubo la venezuelan prezidenton Hugo Chávez, tiucele, pluraj centoj da personoj ariĝis tre simbole fronte al la statuo de la Liberiginto venezuela Simón Bolívar en Havano, portante flagojn kaj ĉemizojn kun la koloroj de la sudamerika lando.
Ankaŭ la insula gazetaro dediĉis kelkajn paĝojn kaj programojn al la prezidento Chávez, taksata de Fidel Castro kiel “la plej bona amiko de Kubo”.
La ĵurnalo Granma, oficiala organo de la komunista partio publikigis plurajn bildojn de la venezuela gvidanto en la ŝtato Barinas; oficiala ceremonio estis organizita en la insulo.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)