La Foiro agroindustria pri nutrado (Fiagrop 2014) estos oficiale inaŭgurita en Havano ĉi-lunde per komerca ekspozicio kie oni prezentos produktojn kaj aliajn servojn de entreprenoj kaj firmaoj el 16 landoj. La unuaj aranĝoj komenciĝis ekde sabato.
Temas pri foiro kun integriga karaktero de la sektoroj agrobruta, sukera kaj la nutraĵa industrio, kiu ankaŭ inkluzivigas brutaro-foiron kun sportaj aranĝoj kutimaj de la specialistoj kiuj rilatas al la sektoro plus prelegoj fakaj pri la temo.
La evento okazos en la ekspoziciejo “Rancho Boyeros” konata kiel farmobieno, kie kadre de kvar pavilonoj kun areoj de 903 kvadrataj metroj kaj tute subĉiela areo, oni ekspozicios maŝinaron kaj instrumentojn, kiuj posedas modernan teknologion.
Laŭ ties direktoro, Adolfo Aroche, la celo estas ke la foiro estu platformo por evoluigi la agrobrutaran sektoron en Kubo kaj ke la civitanaro elektu tiun aranĝon kiel vojon ankaŭ por familia ĝuo.
La foiro sesios ĝis la 23-a de marto kaj ĝi antaŭvidas novajn eblecojn komercajn, enkondukon de novaj firmaoj en la insulo, miksaj entreprenoj kaj aliaj negoceblecoj por merkato kiu daŭre kreskas.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)