Miguel Díaz-Canel kaj Nguyen Tan Dung efektivigis oficilan dialogon en Havano depost ceremonio omaĝe al la nacia heroo de la insulo, José Martí, ĉe la samnoma Placo de la Revolucio, kie la elstara vizitanto deponis florbukedon.
La vjetnama ĉefministro asertis dum la oficiala dialogo ke tiu ĉi vizito celas solidigi la tradiciajn amikajn ligojn inter ambaŭ landoj, altigi la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn, ampleksigi la kunlaboron kaj interŝanĝi kriteriojn pri internaciaj aferoj de komuna intereso.
Dum sia restado en Kubo, al altranga gvidanto renkontiĝos ankaŭ kun la kuba prezidento Raúl Castro.
Demandite pri la estonteco, Tan Dung konsideras ĝin plena je enormaj kaj promesplenaj perspektivoj ĉar Kubo estas grava kaj potenciala merkato de Vjetnamio kaj inverse, tial ke ambaŭ estas enirpordoj al Latinameriko kaj la Suda Azio.
Li asertis ke tiu ĉi vizito al Havano donos novan kaj valoran eblecon dividi informojn kaj spertojn pri la renoviga procezo en Vjetnamio kaj la aktualigo de la ekonomia modelo en Kubo.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)