Subtenas Miguel Díaz-Canel alvokon defendi la landan heredaĵon

Editado por Maritza Gutiérrez González
2019-08-19 10:20:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Graziella Pogolotti, estrino de la konsilantaro de la ministro de kulturo

Havano, 19 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel subtenis la alvokon de la kuba intelektulino Graziella Pogolotti por identigi, rekoni kaj defendi la heredaĵon de la insulo.

La kuba ŝtatestro evidentigis sian subtenon per mesaĝo en la socia reto Twitter pri frazo kiun ŝi publikigis en sia opiniartikolo Habaneridad ( Havaneco) kie ŝi asertas ke “ la heredaĵo ne estas pasinta, sed ĝin ankaŭ kreis la Revolucio. Oni devas ĝi identigi, rekoni kaj defendi”.

En sia artikolo, la elstara intelektulino rekonas la heredigitajn valorojn kaj alvokas pristudi la bibliografion de gravaj esploristoj kubaj, kaj ankaŭ prikonsideri la nunajn studojn de arkitekturo kaj urbanismo, samkiel analizi la temon de la ĉefoj de konstruejoj kaj la formado de arkitektoj.

La kuba prezidento insistas pri la ligilo kun la universitatoj, al kiuj oni povus aldoni la esplorcetrojn kaj ĉiujn sciofontojn utilajn por integrala pensado, li esprimis.

Graziella Pogolotti estas la prezidantino de la asesoranta konsilantaro de la ministro de kulturo, vicprezidantino de la unuiĝo de verkistoj kaj artistoj kaj membras en la kuba Akademio de la lingvo.



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up