Ana Tereza Igarza, la direktorino de la reguliga oficejo de la speciala evoluzono de Mariel, asertis hodiaŭ ke tiu institucio laboras kun grupo de investistoj kiuj “maturigas” siajn studojn pri fakteblecoj, esence en la sektoroj de tradicia industrio, agronutrado kaj bioteknologio.
“La proponoj bone progresas, temas pri 15, kiujn ni prilaboras kaj personigas kun la celo prezenti la dokumentojn kiel eble plej frue”, ŝi aldonis sen transdoni pliajn detalojn.
La funkciulino, kiu pritraktis la temon kadre de la internacia foiro pri konstruado en Havano, klarigis ke la “intencoj” pri investoj en Mariel “ekzistas kaj kreskas”, kaj la plano estas ke plej “malfrue” fine de tiu ĉi unua semestro estos pretaj grupo da dosieroj por fina demarŝo.
Ŝi memorigis ke en la speciala evoluzono de Mariel, situanta je 45 km okcidente de Havano, ekzistos speciala sistemo kun pli da avantaĝoj por la investistoj kaj klarigis detalojn pri la kontraktoj kaj pagoj al la laboristoj.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)