La 1-an de majo okazos en la Placo de la Revolucio de Havano la centra marŝado omaĝe al la internacia tago de la laboristoj, kiun ĉi foje gvidos la sindikato de la kubaj sanlaboristoj, kaj same okazos en aliaj ses provincoj kaj kelkaj distriktoj tra la tuta lando.
La doktorino Raquel Toledo Padilla, membro de la nacia sekretariejo de la sindikato, klarigis ke pli ol 50 mil gelaboristoj marŝados en Havano, interalie, 10 mil flegistinoj.
La devizoj de tiu ĉi ceremonio estas organizo, beleco, amaseco kaj disciplino; ankaŭ partoprenos la marŝadon gelaboristoj el 41 hospitaloj, esplorinstitutoj kaj entreprenoj de la sansektoro, plus gestudentoj inkluzive de la Latinamerika Lernejo de Kuracistoj (ELAM).
La doktorino klarigis ke ankaŭ familianoj kaj loĝantoj proksimaj al diversaj hospitaloj, poliklinikoj kaj aliaj similaj institucioj aliĝos al la marŝado, kies koloro estos markita de la blanko kunportante kubajn flagojn aldone al la flagoj de 68 landoj kie nuntempe laboras en diversaj misioj pli ol 40 mil kubanoj de tiu ĉi sektoro.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)