La solidara organizaĵo France Cuba prezentis en Parizo la dokumentan filmon “La Kvin: Obama kaj la elekto de maljustico” kiu traktas pri la kazo de la kvin kubaj kontraŭteroristoj maljuste punitaj kaj malliberigitaj en usonaj malliberejoj.
La dokumenta filmo estis produktita de la franca organizaĵo kaj reĝisorita de la ĵurnalisto kaj verkisto kolombia Hernando Calvo Ospina, kun la celo konsciigi la francan publikon pri la maljustico altrudita al tiuj kubanoj kaj ĝi estos tradukita al la angla lingvo.
Laŭ emfazis la reĝisoro ili konsideras ke la ĉefa batalo favore al tiu kaŭzo devas esti ene de Usono mem.
Por realigi tiun dokumentan materialon Calvo Ospina dialogis kun Ignacio Ramonet, antaŭa direktoro de Le Monde Diplomatique; kun monsinjoro Jacques Gaillot; kun la verkisto Maurice Lemoine, kiu verkis romanon pri la temo kaj ankaŭ kun la aktivulo Anny Arroyo kaj la muzikisto Sergent García.
Li asertis ke “temas pri jura internacia skandalo ĉar la akuzitoj konsekris parton de sia vivo kun enorma sinofero por eviti teroristajn atencojn kontraŭ sia lando, kaj tiuj personoj estis arestitaj en Usono kaj komdamnitaj je punoj ekstreme fortaj” emfazis Ramonet.
Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Fernando González kaj René González estis arestitaj en 1998 kaj altrude juĝitaj per manipulata proceso en Miamo.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)