Fidel Castro dum la funebra ceremonio pro la krimo de Barbado
Havano, okt 6 (RHK) Hodiaŭ Kubo funebras, Tago de la Viktimoj de Ŝtat-Terorismo, memore al la pli ol 3 400 forpasintoj pro la agresoj de Usono kontraŭ la insulo.
Tradicie, oni memorigas tiun ĉi daton per pilgrimo en la nekropolo Kristoforo Kolumbo en Havano, ĝis la panteono de la Revoluciaj Armitaj Fortoj.
En tiu ĉi loko oni omaĝas la 73 pasaĝerojn de la kuba flugkompanio Cubana, kiuj mortis la 6-an de oktobro 1976 en la konata krimo de Barbado, saboto organizita de la teroristoj Luis Posada Carriles kaj Orlando Bosch, je la servo de la Usona Centralo de Inteligencio (CIA).
Laŭ la dokumento “Postulo de la kuba popolo al la usona registaro pro la ekonomiaj damaĝoj”, la kaŝitaj operacioj de Vaŝingtono komenciĝis en 1959, kaj de tiam, oni organizis, plenumis, kaj financis milojn da sabotaj agoj.
En tiuj ĉi ses jardekoj grasiĝis longa listo de teroristaj agoj por damaĝi la kariban insulon, kio inkluzivas, aldone, ekonomiajn, militajn, biologiajn, psikologiajn, diplomatiajn, komunikajn kaj spionajn, plus murdatencojn kontraŭ kubaj gvidantoj.
Kelkaj ekzemploj de tiuj terorismaj agoj kontraŭ Kubo, estas la detruo de la vendejo El Encanto, la 13-an de aprilo 1961, kie mortis knabino Fe del Valle; kaj la eksplodigo de bombo en la Hotelo Copacabana, en la naŭdekaj jaroj, kie mortis la juna turisto itala Fabio Di Celmo.
De antaŭnelonge, la kuba ambasadejo en Vaŝingtono estis scenejo de terorisma ago, kiam civitano el kuba deveno Alexander Alazo, pagis pli ol 30-foje kontraŭ la diplomatiejo.
Ĝis nun, la usona registaro nenion diris oficiale por komdamni tiujn agojn, kio estis denuncita de Kubo.
Laŭ gazetar-raportoj, almenaŭ 3478 personoj mortis kaj 2099 restis handikapitaj kiel sekvo de la perfortaj agoj de Vaŝingtono kontraŭ Kubo.
La memortago pro la viktimoj de terorismo ŝtata, estas bazita sur la leĝo-dekreto 279 de la ŝtata konsilantaro de Kubo, kiu esprimas ke ĉiun 6-an de oktobro, la kuba flago estu hisita nur ĝis duona alteco, en civilaj kaj militaj institucioj, aŭ en diplomatiejoj kaj konsulejoj kubaj eksterlande.