La kuba prezidento Raúl Castro akceptis la eminentan sinjoron Mohamed Abdelaziz, prezidento de la araba respubliko saharaui demokratia (RASD) kiu vizitis Kubon.
Dum tiu ĉi solena akcepto ili dialogis pri diversaj temoj kaj konstatigis la bonan staton de la historiaj rilatoj amikaj ekzistantaj inter ambaŭ landoj, kaj la subtenon de Kubo al la justa kaj definitiva solvo pri la temo de la okcidenta Saharo, kio inkluzivas garantion por la memdetermina rajto de tiu popolo.
La prezidento Abdelaziz konfirmis la dankemon al Kubo pro la solidara sinteno kaj samtempe ili profitis la dialogon por interŝanĝi pri temoj de reciproka intereso rilate al la internacia temaro.
La elstaran vizitanton akompanis la eminentulo Mohamed Salem Ould Salek, ministro pri eksteraj rilatoj, kaj la eminentulo Melainine Etkana, ambasadoro de tiu lando en Kubo.
Flanke de la kariba lando partoprenis la kunsidon la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)