Preskaŭ du milionoj da kubanoj jam estas komplete vakcinitaj
Habana, 14 jul (RHC) La kuba ministro pri sano José Angel Portal Miranda emfazis, ke en Kubo pli ol sep milionoj da dozoj de kandidatoj por vakcino estis aplikitaj al la loĝantaro.
La ministro parolis pri la imuniga strategio, kiu permesis vakcini 27,2% de la loĝantaro kun almenaŭ unu dozo, 22,9% kun du dozoj kaj 16,7% kun ĉiuj tri dozoj.
Li aldoni ke gravas reliefigi la fakton , ke progresado de vakcinado per si mem ne haltigas la transdonon de la malsano; estas vero, ke homoj havas malpli da ŝancoj malsaniĝi kaj morti, sed la risko infekti tiujn ĉirkaŭ ili estas tre alta.
Li klarigis ke per la nuna saninterveno ĝis la 11-a de julio “ni finis kompletan vakcinadon de kvin komunumoj en la lando, dum 25 municipoj nuntempe plenumas sian vakcinadon kaj aliaj ok komencos la sanan intervenon en la venontaj tagoj", li diris.
Kubo faris klinikajn provojn kun la vakcinoj Soberana 02, Abdala kaj Soberana Plus, ĉi-lasta aplikata al konvaleskaj pacientoj, ekde la pasinta marto, en la provincoj Havano, Santiago de Kubo, Granma kaj Guantánamo. Dum ĉi tiu unua fazo, 149.364 dozoj estis aplikitaj.
La kuba vakcino Abdala estas la unua kreita kaj produktita en Latin-Ameriko kaj montris 92,28% da efikeco en la apliko de siaj tri dozoj.
Siaflanke, Soberana 02 en la skemo de du dozoj montris 65,6% da efikeco kaj 91,2% en la skemo 2 dozoj de Soberana 02 kaj unu dozo de Soberana Plus.