La kuba prezidento Raúl Castro, prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj de Kubo, akceptis en Havano la eminentan sinjoron Vladimir Vladimirovich Makei, ministro pri eksteraj rilatoj de la respubliko de Belarusio, kiu plenumas oficialan laborviziton en la kariba insulo.
Ambaŭ gvidantoj dialogis pri la eminentaj statoj de la ekzistantaj rilatoj kaj perspektivoj pri ampleksigo kaj plifortigo de la reciprokaj ligoj.
Antaŭe, la elstara vizitanto trairis la komercan foiron de la Unua Internacia Ekspozicio kaj Kongreso Internacia de la kuba industrio, Cubaindustria 2014, okazanta en la foirejo de Pabexpo en la okcidenta parto de la kuba ĉefurbo.
La elstaran vizitanton akompanis Vladzimir A. Astapenka, ambasadoro de Belarusio en Kubo. Flanke de Kubo ĉeestis la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla.
Kubo kaj Belarusio: dialogo en Havano.
![](https://www.radiohc.cu/articles/2090-raul-castro.jpeg)
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)