Kuba prezidento elstarigas gravecon de la arta instruado

Editado por Maritza Gutiérrez González
2021-12-09 07:59:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, dec 9 (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio kaj prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel elstarigis la gravecon de la arta instruado por integrala formado de la loĝantaro.

Dum kunsido en la Palaco de la Revolucio kun artistoj kaj gvidantoj de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo (Uneac), la ŝtatestro precizigis ke ke arta instruisto tiom valoras en komunumo kiom en lernejo, kaj tial oni devas difini ties laborenhavon en ĉiu spaco, kaj pri tio respondecas la institucioj de la sektoro.

Laŭ Díaz-Canel, la arta instruisto celas ke ĉiuj infanoj kaj gejunuloj povu aprezi la diversajn esprimojn kulturajn kaj “malfermi tiusence la horizontojn de la homaj kapabloj.”

La ŝtatestro parolis pri la bezono labori en la plutenado de la infrastrukturoj de la spacoj de instruado arta; profiti la esplorojn naskiĝintajn en universitatoj; plibonigi la lernometodojn; kaj daŭrigi sincerajn debatojn en la sektoro.

La kunvenintoj emfazis la urĝon kunordigi inter la diversaj artaj centroj; same pri  diagnozo por koni la bezonojn de la lernejaj instruistoj; la oportunon diference atenti la junajn instruistojn; same kiel prizorgi la arkivojn kaj aŭdvidajn trezorojn.

Same, la partoprenintoj en la dialogo kun la kuba prezidento, agnoskis la rolon de la instruistaro kaj gestudentoj en la batalo kontraŭ  Kovim-19 kaj en gravaj procezoj de la lando kiel la komunikado rilate al la projekto de Kodo de Familioj.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up