La kuba prezidento Raúl Castro aŭdiaŭis en Havano sian rusan homologon Vladimir Putin kiu plenumis sukcesan laborviziton en Kubo, kun la celo streĉigi la rilatojn inter la du landoj.
Dum la restado de la rusa prezidento estis subskribitaj gravaj interkonsentoj pri juraj instrumentoj celantaj fortigi la kunlaboron en la sektoroj de energio, kulturo, edukado, paca uzo de kosmo-esploroj kaj aliaj.
Antaŭ la foriro ambaŭ ŝtatestroj dialogis kun la gazetaro kaj emfazis la eminentan staton de la rilatoj inter Kubo kaj Rusio.
Raúl Castro taksis tre sindona la rusan decidon forgesi ĝis 90% de la ŝuldo de Kubo kun la eksa Soveta Unio kaj dankis pri tio al la rusa popolo kaj registaro kaj ankaŭ pro ĉiuj interkonsentoj atingitaj.
Siaflanke, Putin transdonis sinceran saluton kaj esprimis sian simpation al la kariba insulo, krom aldoni ke ambaŭ landoj estas kreantaj novaj kondiĉoj por evoluigi la reciprokajn rilatojn.
Putin certigis ke ili daŭre subteno la kariban insulon fronte al la kontraŭleĝa kaj mallegitima sieĝo ekonomika, komerca kaj financa altrudata de Usono al Kubo.
Li ankaŭ renkontiĝis kun la kuba gvidanto Fidel Castro kaj rememoris kune la historiajn ligojn inter la du ŝtatoj kaj popoloj, la ekonomiajn kaj komercajn ligojn kaj dialogis pri aliaj temoj internaciaj.
La rusa vizitanto estis distingita per la ordeno José Martí, la plej alta distingo de la kariba lando, kreita en 1972 por elstarigi la agadon de kubaj kaj eksterlandaj civitanoj pro altaj meritoj favore al la paco kaj la homaro, inter alie.
Sukcesa vizito de Vladimir Putin en Kubo.
![](https://www.radiohc.cu/articles/6292-raul-putin.jpg)
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Venezuela: Denuncian agresiones de ultraderecha contra proceso electoral
- Concluye en julio racha de 13 meses de calor mundial récord al finalizar el fenómeno El Niño
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario