Kubo prezentas hodiaŭ ĉe UN rezolucion kondamnante la usonan blokadon

Editado por Maritza Gutiérrez González
2022-11-03 08:37:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruno Rodríguez, kuba ministro pri eksteraj aferoj

Havano,  nov 3 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez prezentos ĉi-ĵaŭdon, dum la 77-a regula sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA), la projekton de rezolucio pri la neceso ĉesigi la usonan blokadon kontraŭ la karibio nacio.

Antaŭtage, estis spaco por intervenoj de reprezentantoj de la delegacioj por prezenti siajn  voĉojn, kie la subteno al la pozicio de Havano estis superforta kaj evidentigis la internacian izolitecon de la usona politiko apliki sankciojn al landoj kiuj ne konformas al ĝia modelo demokratia.

Lastatempe, prezentante al la gazetaro la projekton, kiu estos voĉdonata, la kuba ministro pri eksteraj aferoj atentigis, ke nur en la unuaj 14 monatoj de la administrado de usona prezidento Joe Biden, la damaĝo kaŭzita al Kubo pro la apliko de tiu ĉi politiko sumas je 6 364 milionoj da dolaroj, ĉe aktualaj prezoj.

La estro de la kuba diplomatio emfazis, ke la unuflanka kaj fraŭda nomumo de Kubo kiel ŝtata sponsoro de terorismo plifortigas la malinstigan kaj timigan efikon de ĉi tiu politiko de ekonomia sufokado.

Estas la trideka fojo, ke la kuba registaro prezentas tian projekton de rezolucio al la UNGA por konsidero, kiu ricevis de la unua fojo preskaŭ unuaniman subtenon de la internacia komunumo.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up