Kuba prezidento turneos tra kelkaj eŭropaj landoj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2023-06-19 09:30:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Raúl adiaŭas Díaz-Canel dum vojaĝo al Eŭropo
Foto: Studio Revolucio

Havano, jun 19 (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, armea generalo Raúl Castro, adiaŭis prezidenton Miguel Díaz-Canel, kiu turneos eŭropajn landojn, raportis la ĵurnalo Granma lunde.

La  prezidento de Kubo foriris antaŭtage el la internacia flughaveno José Martí de la ĉefurbo por komenci la turneon, kiu inkluzivas lian partoprenon en la Pintkunveno por monda financa pakto, okazonta en Parizo, Francio.

La vicprezidento de la Respubliko, Salvador Valdés, kaj la sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Roberto Morales Ojeda, ambaŭ membroj de la Politika Buroo de tiu organizo, ĉeestis ankaŭ en la flughaveno.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up