Kuba prezidento alvenis al Italio

Editado por Maritza Gutiérrez González
2023-06-19 09:40:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel alvenas al Italio

Romo, jun 19 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, alvenis hodiaŭ al la flughaveno Leonardo da Vinci en ĉi tiu urbo, kie li estis akceptita de aŭtoritatoj de la itala Ministerio pri Eksteraj Aferoj.

La kuba ŝtatestro renkontiĝos morgaŭ kun Papo Francisko, kaj lia laborhoraro ankaŭ inkluzivas renkontiĝon kun la itala prezidento, Sergio Mattarella, kaj kun la ĝenerala direktoro de la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj, QU Dongyu.

Kadre de sia eŭropa turneo, Díaz-Canel vizitos Serbion, kaj partoprenos kiel Prezidanto de la G77 + Ĉinio, en la Pintkunveno por nova Monda Financa Pakto okazonta en Parizo inter la 22 kaj 23 junio.

Dum sia foriro el Havano, la antaŭan tagon, la prezidanto estis adiaŭita en la internacia flughaveno José Martí de la gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro, kaj aliaj altaj aŭtoritatoj de la insulo.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up