Dum politika kaj milita ceremonio la kuba prezidento distingis per la ordeno Antonio Maceo la aviadistan brigadon de la gvardio Plaĝo Girón okaze de ties 35-a fondo-datreveno.
La distingon ricevis la kolonelo Salvador Mengana Caballero, estro de la menciita brigado situanta en la distrikto San Antonio de los Baños, fondita de Fidel Castro en 1959.
Tiun ĉi ordenon donas la ŝtata konsilantaro kaj konsistigas unu el la plej gravajn stimulojn al kiuj aspiras la avangardaj institucioj de la revoluciaj armitaj fortoj de Kubo.
Kiel resumo, la generalo de divizio Lucio Morales Abad, estro de la okcidenta armeo, memorigis la plengloran servon de la brigado kaj ties partoprenon en la epopeo de Plaĝo Girón, dum la Oktobra Krizo kaj en aliaj misioj internaciistaj en aliaj ses landoj.
Nome de la novaj generacioj de pilotoj, la kapitano William Navarro Díaz, esprimis ke estas honoro esti kontinuantoj de tiuj kiuj signis la vojon de la socialisma revolucio.
Artículos Relacionados
Comentarios
Deja un comentario
Todos los campos son requeridosMás Vistas
- Familias Indígenas del Oriente cubano en Festival internacional de Cine de Gibara
- Periodistas de Cuba relatan anécdotas con Fidel Castro
- ONU por preservar comunidades indígenas en aislamiento voluntario
- En los invencibles brazos de Mijaín, la bandera llega hoy a la Patria
- Conmemoran en Bolivia aniversario 98 de natalicio de Fidel Castro (+Fotos)