Kuba diplomato Ernesto Soberón prelegos en Bolivio pri Migra Politiko

Editado por Maritza Gutiérrez González
2023-08-18 09:59:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La-Pazo, aŭg 18 (RHK) La Ĝenerala Direktoro de Konsulaj Aferoj kaj Atento al Kubanoj Loĝantaj Eksterlande, Ernesto Soberón, prelegos virtualan konferencon pri la Kuba Migrado-Politiko hodiaŭ en Bolivio, kiu estos elsendota sur la zoom-platformo.

La aŭdienco nomita, Kuba migra politiko kaj atento al kubanoj loĝantaj eksterlande, estas disvolvita surbaze de la Memorando de Interkompreno pri Kunlaboro inter la Plurnacia Diplomatia Akademio de Bolivio kaj la Supera Instituto de Internaciaj Rilatoj Raúl Roa García, de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la insulo.

Fontoj de la kuba ambasado en la altebena lando raportis, ke tiuj, kiuj interesiĝas sekvi ĉi tiun prelegon sur la zoom-platformo, povos aliri ĝin per la ID 892 4328 6300 kaj la alirkodo 472736.

Antaŭtage Soberón okazigis kunvenon kun samlandanoj loĝantaj en Santa Cruz de la Sierra, ĉefurbo de la departemento Santa Cruz.

"Ĉiam agrabla sperto kiam oni ricevas la varman brakumon, la kubanecon kaj la deziron konstrui la estontecon de la patrujo#JuntosXCuba", skribis la direktoro en sia tvitera konto.

La diplomato aldonis, ke inter aliaj interesaj temoj oni diskutis pri la IV-a Konferenco pri Nacio kaj Elmigrado, kunvokita por la 18-a kaj 19-a de novembro 2023 en Havano.

La oficisto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la kariba insulo gvidis la delegacion, kiu ĉeestis al la III-a Rondo de Intertraktado kun Bolivio pri migraj aferoj ĉi-ĵaŭdon.

Noto disvastigita al la gazetaro asertas, ke ambaŭ partneroj ekzamenis la staton de la migra fluo kaj taksis komunajn agojn.

Tia kunlaboro celas malinstigi kontraŭleĝajn agojn asociitajn kun neregulaj movoj, oni raportis. Laŭ la teksto, dum la interŝanĝo la delegacioj diskutis pri la graveco garantii regulajn, ordajn kaj sekurajn vojaĝojn.

La bolivia reprezentantaro estis gvidita de Eva Chuquimia, Vicministro pri Institucia Administrado kaj Konsula Agado de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la anda Amazona lando.

Antaŭa rondo okazis en Havano, la 15-an de septembro 2022.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up