La kuba ŝtatestro alvenis al Moksvo

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-05-07 16:16:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alveno de Díaz-Canel al Moskvo

Moskvo,  maj 7 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel,  esprimis kontenton pro sia nova vizito al ĉi tiu urbo, kiun li priskribis kiel bela kaj aminda, okaze de la morgaŭa celebrado de la 79-a datreveno de la Venkotago kontraŭ faŝismo.

Alveninte  al la aeroterminalo de Moskvo, la kuba prezidento deklaris en la socia reto X, ke tiu ĉi evento devintus esti  tutmonda festo pro  la enorma kaj decida kontribuo de la eksa Sovetunio al la malvenko de la faŝismo kaj la fino de la dua mondmilito.

La 8-an de majo 1945 (9-a de majo, orient-eŭropa horzono), la fortoj de la Hitlera Germanio subskribis la armisticon en Berlino, parte dank' al la klopodo kaj persistemo de la popoloj kiuj konsistigis la formortinta Unio de Socialismaj Respublikoj ( Sovetunio ),  kiu pagis altan koston en milionoj da homaj vivoj.

En la kunteksto de la festoj por tiu evento kaj la reelekto de la prezidento de la Rusa Federacio, Vladmir Putin, lia kuba ekvivalento alvenis al Moskvo por trakti la prioritatojn de la duflanka tagordo.

Same, la kuba ŝtatestro partoprenos en la Supera Konsilio de la Eŭrazia Ekonomia Unio (EEU), kadro en kiu estas festata ankaŭ la 64-a datreveno de la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ nacioj.

Díaz-Canel persone ĉeestos la 8-an de majo por la unua fojo al vastigita kunveno de la Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio, ento en kiu Kubo havas la statuson de observanta lando ekde 2020.

La ŝtatestro de la kariba insulo kaj Putin analizos la ligojn de la du landoj en ĉiuj kampoj, inkluzive de politiko, diplomatio kaj ekonomia kunlaboro.

Díaz-Canel ankaŭ ĉeestos al la Venka Parado en Moskvo la 9-an de majo, kune kun la gvidantoj de Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio, Laoso kaj Gvineo Bisaŭo, raportis rusaj diplomatiaj fontoj.

En novembro 2022, Díaz-Canel faris kvartagan viziton al Moskvo, dum kiu li okazigis altnivelajn kunvenojn, inkluzive kun Putin; kun la vicprezidanto de la Sekureca Konsilio, Dmitri Medvedev; la prezidanto de la Federacia Konsilio, Valentina Matvienko; kaj la prezidanto de la Dumao, Viacheslav Volodin.


Fonto: PL

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up