Rusio kunlaboros kun Kubo en la disvolviĝo de renovigeblaj energioj

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-10 08:33:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, jun 10 (RHK) La vicministro pri energio de Rusio, Evgueni Grabchak, lastatempe emfazis, ke lia lando kunlaboras kun la kubaj aŭtoritatoj por subteni la disvolviĝon de renovigeblaj energifontoj en la kariba nacio.

Laŭ deklaroj faritaj al Sputnik, cititaj de PL, rusaj kompanioj en la energisektoro "aktive laboras en Latin-Ameriko, kaj unu el niaj niĉoj estas sur la antila insulo, kun konstruado de instalaĵoj per uzo de naturaj rimedoj.

"Koncerne la konstruadon de elektrocentraloj kaj retoj, estas antaŭ ĉio kun Kubo ke ni tenas intensan kunlaboron", li rimarkis.

Grabchak emfazis, ke la XXVII-a eldono de la Sankt-Peterburga Forumo (Spief-2024), kadro en kiu la informoj estis publikigitaj - kaj en kiu partoprenis la vicĉefministro Ricardo Cabrisas Ruiz - estis grava montrofenestro por plifortigi ligojn kaj krei engaĝiĝojn en la  kunlaborafero kun latin-amerikaj landoj.


Fonto: Granma

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up