Prezidento de Kubo bedaŭras morton de vicprezidento de Malavio

Editado por Maritza Gutiérrez González
2024-06-12 10:19:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  jun 12  (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ sendis sian kondolencon al la popolo kaj registaro de Malavio pro la morto de la vicprezidento, Saulos Klaus Chilima, lia edzino kaj ok aliaj personoj en aviadila akcidento.

En mesaĝo afiŝita en la socia reto X, la kuba ŝtatestro esprimis sian solidarecon kun la afrika nacio kaj, precipe, kun la familio kaj amikoj de la malavia gvidanto, post la tragedio okazinta lunde.

La prezidento de Malavio, Lazarus MacCarthy Chakwera, konfirmis la antaŭan tagon, la morton de Chilima kaj liaj kunuloj, kiam la milita aviadilo, en kiu ili veturis, kraŝis pro malbonaj veterkondiĉoj en montara regiono de la lando.

La afrika reganto raportis en deklaro elsendita rekte en la malavia ŝtata televido, ke la vrakaĵo de la aviadilo troviĝis post pli ol tago serĉado inter densaj arbaroj kaj monta tereno en la norda urbo Mzuzu.

Chakwera certigis en sia mesaĝo ke la aviadilo estis tute detruita kaj ĉiu surŝipe mortis pro efiko.

Laŭ gazetaraj informoj, la aviadilo portanta la vicprezidenton de Malavio - 51 jarojn - kaj liab akompanantarob  forlasis la ĉefurbon, Lilongvo, lastan lundon je la 9:00 (loka horo) kaj devis alteriĝi en 45 minutoj tiam ĉe Mzuzu internacia flughaveno, proksimume 370 kilometrojn norde.


Fonto: PL

 

 



Comentarios


Deja un comentario
Todos los campos son requeridos
No será publicado
captcha challenge
up